JoMo
Página inicial > J > JoMo > Sur La Mar' Reĝas Vent

Sur La Mar' Reĝas Vent

JoMo


Sur la mar' reĝas vent',
En arbaro, silent',
Dum la nokt' reĝas lun'
Sur dezerto, la sun'.
En river' reĝas flu'
En urbego, la bru'
Meze de la ĉiel',
Sur lakta vojo, stel'.

Sed en mia koro
Reĝas nur la doloro.
Suferplena sent',
Tristeco kaj lament'.

En reĝej' reĝas reĝ'
Dum la ventro, la neĝ'.
En manoj de virin'
La karesoj sen fin'
Ĉar vi lasis al mi
Iom da nostalgi',
Kaj horojn da atend'
Da senespera plend'.

Encontrou algum erro na letra? Por favor, envie uma correção >

Compartilhe
esta música

Ouça estações relacionadas a JoMo no Vagalume.FM

Mais tocadas de JoMo

ESTAÇÕES