La Porkoj
Página inicial > L > La Porkoj > Bona Espero

Bona Espero

La Porkoj


En Bona Espero ni logxas
pace kaj en harmoni',
tiun trezoron ni havas
kaj emas donaci al vi.


Mildaj levigxas la vocxoj
al cxielo: blua senfin'.
Ame laboras la manoj.
La Tero: nia patrin'.



Kantu kun ni dum la tago
Ludu kun ni je l' vesper'.
Hela la lum' de la amo.
Brilas la lum' de la ver'.

En Bona Espero ni logxas
pace kaj en harmoni',
tiun trezoron ni havas
kaj emas donaci al vi.


Cxirpas la griloj ekstere,
noktas sur Monto Balen'.
Baldaux revenos la suno,
hela la lum'de l' maten'.

Composição: Alejandro Cossavella

Encontrou algum erro na letra? Por favor, envie uma correção >

Compartilhe
esta música

Ouça estações relacionadas a La Porkoj no Vagalume.FM

Mais tocadas de La Porkoj

ESTAÇÕES